FANDOM


Tero

La Tero.

La Tero estas nia planedo, la tria planedo ekde la Suno (post Venuso kaj antaŭ Marso). Rilate al diametro kaj maso ĝi estas la kvina plej granda el la ok planedoj de la Sunsistemo kaj la plej granda el la terecaj planedoj (negasaj planedoj). Ĝi havas la plej granda denseco meze de la planedoj de la Sunsistemo.

Priskribo Edit

Hejmo por milionoj da specoj, inkluzive homoj, la Tero estas la sola loko en la universo, pri kiu oni scias, ke tie ekzistas vivo. La planedo formiĝis antaŭ 4,54 miliardoj da jaroj, kaj vivo aperis sur ĝia surfaco ene de la unua miliardo. Ekde tiam la biosfero konsiderinde ŝanĝis la atmosferon kaj aliajn kontraŭvivajn kondiĉojn en la planedo, ebliginte la dismultiĝon de aerobiaj organismoj kaj la formadon de la ozona tavolo, kiu kune kun la magneta kampo baras vundeman sunradiadon kaj permesadas vivon sur kontinentoj. La fizikaj ecaroj de la Tero, samkiel ĝia geologia historio kaj orbito, permesis la daŭriĝon de vivo. Oni atendas, ke la mondo povos teni vivon dum 1,5 miliardoj da jaroj plie, post kiam la kreskanta lumpovo de Suno estingos la biosferon.

La Tero interagas kun aliaj objektoj en la spaco, inkluzive kun la Suno kaj la Luno, ĝia unusola natura satelito. Nuntempe la Tero orbitas kompletan ciklon ĉirkaŭ la Suno unufoje dum la sama tempo, dum kiu ĝi rotacias laŭ sia akso 366,26 fojoj. Tia tempmezuro estas konata kiel sidera jaro, kiu egalas al 365,26 sunaj tagoj (aŭ suntagoj). La nombro da sunaj tagoj estas unu malpli ol la nombro da sideraj tagoj pro tio, ke la orbita movo de la Tero ĉirkaŭ la Suno rezultas en unu plia rotacio. La tera rotacia akso estas 23,4° klina rilate al la normalo de ĝia orbita plano, kaŭzante sezonajn variadojn en la planeda surfaco en periodo de unu tropika jaro (365,24 sunaj tagoj). La unusola tera natura satelito, la Luno, kiu verŝajne ekorbitis la Teron ĉirkaŭ antaŭ 4,53 miliardoj da jaroj, respondecas pri oceanaj tajdoj, stabiligas la aksan klinecon kaj laŭgrade malrapidigas la planedan rotacion. Antaŭ inter ĉirkaŭ 4,1 kaj 3,8 miliardoj da jaroj, la Tero suferis larĝan impaktadon de asteroidoj, kio ankaŭ kontribuis per ŝanĝoj en la surfaca medio.

Mineraloj kaj la produktoj de biosfero mem kontribuas por tenado de vivo, inkluzive homa, kio donas al ili gravan ekonomian rolon en la homa socio. La homa tutmonda socio estas geografie dividita en ĉirkaŭ 200 suverenaj ŝtatoj, kiuj interagas per diplomatio, vojaĝoj, komerco kaj militaj agadoj. La homa kulturo kreis plurecan vidmanieron pri ilia hejmplanedo, inkluzivante personigon de la Tero kiel dia esto, defendon de plata formo por la planedo kaj la rigardon, ke ĝi estas la centro de la Universo. Nuntempe la planedo estas plej ofte rigardata science, tamen grandiĝas la emo rigardi ĝin ankaŭ morale, ĉefe pro la kreskanta ekologia konscio, kiu forpelas poluciemon kaj laboras por teni la tersistemon ekvilibra.

La Tero estis unuafoje agnoskita kiel planedo de Koperniko. Ĝia astronomia simbolo estas ⊕.

Magio sur la Tero Edit

La Tero estas la adoptita hejmo de Bloom, tiel kiel la loko de origino de la feinoj de la Tero kaj de Roxy. En la sezono 4, la Winx iras sur la Teron kaj kreas tendon kiu nomiĝas Amo kaj Maskotoj por helpi restaŭri la magion de la Tero kaj ankaŭ trovas la lastan feinon de la Tero, Roxy.

En la antikva tempo, la feinoj protektis la estaĵojn de la Tero kun la amo kaj la espero, sed poste la Magiistoj de la Nigra Cirklo enfermis ilin, kaj estis kaoso kaj militoj. La loĝantoj de la Tero komencis forgesi ĉiu sur la magio, tranĉante la Teron kun la resto de la magia dimensio.

Post la detruo de Domino de la praaj sorĉistinoj, la princino Bloom estis sendita al la Tero de la Princino Daphne, ŝia fratino, sciante ke ŝi estus sekure tie.

Tri jaroj poste de kiam Bloom malkovris ŝiajn povojn kaj malkovris ŝian veran identecon, ŝi kaj la Winx revenas al la Tero por trovi la lastan feinon de la Tero (Roxy) kaj tiel savi la feinojn de la Tero, kaj restaŭri la fidon en la magio sur la Tero kaj restaŭri la rilaton de la Tero kun la magia dimensio.

Selina, sorĉistino de la sezono 6, ankaŭ estas de la Tero.


Lokoj
AlfeaRuĝa FontoTuro de NubojMagixTeroDomino